Unuiĝintaj Nacioj

Cuadro de texto:

 

                                                                                                         

 

                                  

 

 

Cuadro de texto: Sekureca Konsilio

        Rezolucio 1871 (2009)

 

                                                                                               Aprobita de la Sekureca Konsilio dum sia 6117-a renkontiĝo okazinta la 30-an de aprilo 2009-a.

 

      La Sekureca Konsilio,

 

      Memorante ĉiujn antaŭajn rezoluciojn pri Okcidenta Saharo,

 

      Recertigante sian tutan apogon al la streboj de la Ĝenerala Sekretario kaj de lia Persona Reprezentanto cele la efektivigon de la rezolucioj 1754(2007), 1783(2007) kaj 1813(2008),

 

      Reasertante sian kompromison helpi al ĉiuj partioj atingi solvon politike justa, konstanta kaj ambaŭflanke akceptebla konsideranta la liberan decidon de la popolo de Okcidenta Saharo kadre de la dispozicioj kongruaj al la principoj de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj, kaj evidentigante la funkciojn kaj devojn apartenantaj al la partioj ĉi-sence.

 

      Ripetante sian alvokon al la partioj kaj al la Ŝtatoj de la regiono por daŭrigi la plenan kunlaboradon kun Unuiĝintaj Nacioj kaj kun ili mem por finigi la nuntempan stagnon de la situacio kaj antaŭeniri por atingi politikan solvon.

      Rimarkas la proponon prezentita de Maroko al la Ĝenerala Sekretario la 11-an de aprilo 2007-a kaj bonvenas plenĝoje la seriozajn kaj kredeblajn strebojn de Maroko por antaŭenirigi la proceson por trovi solvon; rimarkas ankaŭ la proponon prezentita de la Fronto POLISARIO al la Ĝenerala Sekretario la 10-an de aprilo 2007-a.

Rimarkas la kvar renkontiĝojn okazintaj sub la aŭspicoj de la Ĝenerala Sekretario, kaj laŭdas la progresojn prenitaj de la partioj por okazigi rektajn konversaciojn.

 

       Substrekas la gravecon antaŭeniri rilate la homan dimension de la konflikto por stimuli la travideblecon kaj la ambaŭ-flanka konfido pere de konstruiva dialogo kaj de homaranaj rimedoj por stimuli la konfidon.

 

       Bonvenas plenĝoje, ĉi-sence, la akordon de la partioj diskonigita en la Komunikaĵo de la Persona Reprezentanto de la Ĝenerala Sekretario en Okcidenta Sahro de la 18-a de marto 2008-a por studi la eblecojn faciligi familiajn vizitojn en la teritorio, aldonitaj al la jam ekzistanta vizit-programo kiu ebligas tiujn vizitojn aer-line, kaj instigas plenumi tion kunlabore kun la Alta Komitato de Unuiĝintaj Nacioj por la Rifuĝintoj.

 

      Akceptas plenĝoje, la kompromison de la partioj daŭrigi la konversaciojn aŭspicitaj de Unuiĝintaj Nacioj.

 

      Rigardas ke la Ĝenerala Sekretario opinias, ke la daŭrigo de la nuntempa situacio ne estas akceptebla rezulto de la nuntempa intertraktado, kaj krome rigardas, ke la progresoj de la konversacioj havos pozitivajn rezultojn rilate la viv-kvaliton de la popolo de Okcidenta Saharo ĉiu-sence.

 

      Akceptas plenĝoje la nomumon de S-ro Christopher Ross kiel Persona Reprezentanto de la Ĝenerala Sekretario en Okcidenta Saharo kaj akceptas ankaŭ plenĝoje la ĵusan viziton de li plenumita en la regionon kaj la konsultojn faritaj kun la partioj,

 

      Ekzameninte la informon de la Ĝenerala Sekretario de la 13-a de aprilo 2009-a (S/2009/200),

 

1.       Recertigas la neceson respekti plene la militajn akordojn adoptitaj de la Misio de Unuiĝintaj Nacioj por la Referendumo en Okcidenta Saharo (MINURSO) rilate la paf-ĉesadon.

 

2.       Rigardas plenĝoje la fakton ke la partioj akceptis la peton de la Persona Reprezentanto okazigi ne-oficialajn konversaciojn je malgranda nivelo preparantaj la kvinan konversaci-rondon kaj memoras, ke oni tute akceptis la rekomendon de la informo deklaranta ke la realisma kompreno kaj la kompromis-spirito de la partioj estis nepraj por subteni la konversaci-proceson.

 

 

3.       Petegas al la partioj daŭrigi la politikan volon kaj labori ĉe favora estoso por la dialogo kun la celo ekigi pli intensan fazon por intertraktadi, tiel oni certigos la efektivigon de la rezolucioj 1754(2007), 1783(2007) kaj 1813(2008) kaj la sukceson de la konversacioj kaj certigas sian tutan apogon al la kompromiso de la Ĝenerala Sekretario kaj de lia Persona Reprezentanto trovi solvon al la afero de Okcidenta Saharo ĉi-sence.

 

4.       Petegas ankaŭ al la partioj daŭrigi la konversaciojn sub la aŭspicoj de la Ĝenerala Sekretario, bon-fide kaj sen antaŭ-kondiĉoj, laŭ la klopodoj realigitaj ekde la jaro 2006-a kaj la postaj okazintaĵoj, cele atingi solvon politike justa, konstanta kaj ambaŭflanke akceptebla ebliganta la liberan decidon de la popolo de Okcidenta Saharo kadre de la dispozicioj kongruaj al la principoj de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj, kaj evidentigante la funkciojn kaj devojn apartenantaj al la partioj ĉi-sence.

 

5.       Invitas al la Ŝtatoj membroj pruntedoni taŭgan helpon por faciligi ĉi tiujn konversaciojn.

 

6.       Petas al la Ĝenerala Sekretario informe periode pri la stato kaj disvolviĝo de tiuj konversacioj sub liaj aŭspicoj kaj esprimas sian deziron renkontiĝi por ricevi kaj ekzameni la informon.

7.      Petas al la Ĝenerala Sekretario prezenti informon pri la situacio de Okcidenta Saharo sufiĉe antaŭ la fino de la mandat-periodo.

 

8.       Urĝas al la Ŝtatoj membroj pristudi la eblecon plenumi volontajn kontribuojn por financi rimedojn stimulantaj la konfidon kaj tiel plifaciligi la kontaktojn inter disigitaj familianoj, ĉefe rilate la familiajn vizitojn, aŭ aliaj rimedoj akorditaj de la partioj. 

 

9.       Decidas pluvalidigi la mandaton de MINURSO ĝis la 30-a de aprilo 2010-a.

 

10.   Petas al la Ĝenerala Sekretario preni la necesajn rimedojn por certigi ke, ĉe MINURSO plenumiĝos la politikon pri nula toleremo rilate la seksan eksplotuadon kaj perforton kaj sendi informojn rilate ĉi tiun temon, kaj urĝas al la Ŝtatoj kiuj sendis kontingentojn preni la necesajn antaŭ-rimedojn, inkluzive la organizadon de agadoj por konscii tiusence la kontingentojn antaŭ la deplojo, kaj aliaj rimedoj por koni la respondecon de la personaro se tiuj kondutoj okazus.  

 

11.   Decidas daŭre okupi sin pri ĉi tiu afero.                                                                                             

 

 

 

 

Free Web Hosting