DEKLARO DE SENDEPENDIĜO DE        

LA ARABA DEMOKRATIA SAHARA RESPUBLIKO

 

    La Araba Sahara Popolo, memorante la popolojn de la mondo kiuj proklamis la ĉarto de la Unuiĝintaj Naciojn, la Universalan Deklaracion pri la Homaj Rajtoj kaj la Rezolucion 1514 de Unuiĝintaj Nacioj (XV), kaj konsiderante la tekston de tiu rezolucio kiu asertas: “La popoloj de la mondo proklamantaj la ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj refirmigas la fidon en la fundamentaj rajtoj de la homo, en la respekton kaj valoron de la homo, en la egaleco de la rajtoj de viroj kaj virinoj de nacioj grandaj kaj malgrandaj antaŭenirigi la socian progreson kaj plialtigi la viv-nivelon ene de ampleksa kompreno de la libereco.”

    La popoloj de la mondo konsciaj pri la konfliktoj provokitaj pro la neigo aŭ malebligo de la libereco de la popoloj, kio ja estas granda minaco por la tutmonda paco…

    Konvikitaj, ke ĉiuj popoloj rajtas ĝui absolutan liberecon, teritorian integrecon kaj esti suverenaj …

   Kaj proklamante solene la neceson finigi rapide kaj senkondiĉe ĉian koloniismon por la atingo de la ekonomia, socia kaj kultura developo de la militantaj popoloj…

    Proklamas solene antau la tuta mondo, surbaze de la libera popola volo bazita sur demokratiaj principoj kaj opcioj:

    La konstituiĝo de libera, sendependa, suverena ŝtato, regita de nacia demokratia sistemo, ARABA, UNIONISMA, ISLAMA, progresema, kiu organiziĝas kiel Araba Demokratia Sahara Respubliko.  Akorde al sia doktrino, tendenco kaj agad-linio, ĉi tiu ŝtato araba, afrika, kaj ne-engaĝita proklamas:

    Sian respekton al ĉiuj internaciaj traktatoj kaj kompromisoj.

    Sian aliĝon al la ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj.

    Sian aliĝon al la ĉarto de la Organizaĵo de la Afrika Unuiĝo, reasertante sian aliĝon al la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj.

    Sian aliĝon al la ĉarto de la Araba Ligo.

    La araba popolo de la Araba Demokratia Sahara Respubliko decidinte defendi sian sendependiĝon kaj sian teritorian integrecon kaj kontroli siajn naturajn resursojn kaj riĉecon, luktas apud la popoloj amantaj la pacon por la konservado de la ĉefaj valoroj de paco kaj internacia sekureco.

    Asertas sian apogon al ĉiuj Liberig-Movadoj de la popoloj kontraŭ la koloniisma dominado.

     En ĉi tiu historia momento en kiu oni proklamas la konstituiĝon de ĉi tiu nova Respubliko ni petas al niaj fratoj kaj al ĉiuj ŝtatoj de la mondo la AGNOSKON de ĉi tiu nova nacio, kaj ankaŭ ni esprimas nian deziron establi reciprokajn rilatojn bazitaj sur la amikeco, la kooperado kaj la ne-interveno en la internaj aferoj.

    La Araba Demokratia Sahara Respubliko petas al la internacia komunumo, kies celoj estas la establigon de la juro kaj la justico por refirmigi la kolonojn de la paco kaj la monda sekureco:

    Kunlabori en la konstruado kaj disvolvo de ĉi tiu nova lando por garantii la dignecon, la prosperecon kaj la deziroj de la homoj”.

     La Provizora Nacia Sahara Konsilio reprezentante la volon de la Araba Demokratia Sahara Respubliko.

 

    Bir Lehlu, la 27an de februaro 1976.

 

Free Web Hosting