LA FRONTO POLISARIO: HISTORIO.-
La 10an de majo 1973 fondiĝas la Fronto Popola por la Liberigo de Saquia el Hamra kaj Riodoro –mallongigite Fronto Polisario-. La dua kongreso de ĉi tiu liberiga movado okazis inter la 25ª de aŭgusto kaj la 1ª de septembro 1974 en la maŭritana urbo Ain ben Tilli, dum ĉi tiu kongreso oni aprobis ĝian programon kaj sekvendajn paŝojn por la malkoniigo de la teritorio Okcidenta Saharo. En la Fronto Polisario elstaris kelkaj gravaj personoj, inter ili Luley, la ĉefo de la politika branĉo de la fronto, li mortis okaze de atako de la Fronto Polisario al la ĉefurbo de Maŭritanio en la jaro 1976. Alia grava ifguro estis Brahim Gali Sidi Mustafá, ĉefo de la milita branĉo de la naskiĝinta Fronto kaj hodiaŭ ministro pri defendo de la Araba Demokratia Okcidenta Saharo.
La unua milita agado okazis la 20an de majo 1973 okaze de atako de la saharaj geriloj kontraŭ la hispan-armea garnizono kiu protektis la akvo-puton Janquet Quesat. La militaj agadoj daŭriĝis per atakoj ĉefe al la fosfat-minejoj Fosbrucráa. La 21an de oktobro okazis interŝanĝo de prizonuloj inter la saharaj gerilistoj kaj la hispana armeo, post tiu momento ne okazas atakoj kontraŭ la hispana armeo. Entute la militaj agadoj dum la hispana administracio de la sahara teritorio estis 19 kaj laŭ kelkaj historiistoj oni ne povas parolis pri militaj agadoj sed ĉefe pri malgrandaj bataletoj. Post la forlaso de la hispana armeo de la sahara teritorio preskaŭ ĉiuj indiĝenaj trupoj je la servo de la hispana administracio transiris en la armeon de la Fronto Polisario.
Laŭ la Akordoj de Madrido Hispanio forlasis la teritorion kaj Maroko kaj Maŭritanio okupis ĝin. Post la forlaso de la lasta hispana soldato, en februaro 1976, la Fronto Polisario proklamis la sendependiĝon de la Araba Demokratia Sahara Respubliko. La 4an de marto formiĝis la unua sahara registaro kaj oni aprobis provizoran konstitucion, socie progresema, laŭ kiu la politika povo korespondis al la Fronto Polisario.
Kelkaj ŝtatoj agnoskis la novan respublikon sed samtempe komenciĝis militon inter la Fronto Polisario kaj Maroko kaj Maŭritanio. En la jaro 1979 Maŭritanio decidis haltigi la militon kaj forlasi la sudon de la sahara teritorio kaj agnoski oficiale Okcidentan Saharon. Siafoje la maroka armeo okupis la teritorion okupita antaŭe de Maŭritanio. La maroka armeo akriĝis la militon kun la materia helpo de Francio kaj Usono.
En la monato julio 1980 okaze de konferenco de la Organizaĵo por la Afrika Unuiĝo la Sahara Respubliko estis agnoskata kiel plenrajta membro de la organizaĵo. Inter la jaroj 1980 kaj 1981 pli ol 50 ŝtatoj agnoskis la ekziston de la nova ŝtato. Tiutempe la maroka armeo ekstariĝas defendajn murojn mezurantaj pli ol 2.000 kilometroj. Ĉi tiu nova milita strategio provokis, ke la saharaj atakoj reale estis sporadaj atakoj kontraŭ malgrandaj marokaj garnizonoj kiuj restis en la pozicioj okupitaj, la ceteran parton de la teritorio, sen mar-eliro, kontrolis la Fronto Polisario. Do, sen ebla milita solvo estis nepra la politika solvo.
Tiam okazis la diskutoj inter Maroko kaj la Fronto Polisario sub la aŭspico de Unuiĝintaj Nacioj, la Øenerala Sekretario eĉ nomumis personan reprezentanto por ĉi tiuj diskutoj.
Hodiaŭ la Araba Demokratia Sahara Respubliko estas agnoskita de pli ol 75 ŝtatoj