IDEOLOGIO  DE  LA  FRONTO POLISARIO

La politika ideologio de la Fronto Polisario estas tre simpla, ĝi baziĝas sur:

  1. la nacia sendependiĝo.
  2. la teritoria integreco.
  3. la realigo de la rajto je la memdecido de la sahara popolo.

Temas pri ideologio naskiĝinta en kaj por la milito, adoptita en momento kiu farigis necesa la identigo de la sahara popolo okaze de la maroka invado kaj la forlaso de Hispanio.  La neceso organizi la enloĝantaro en kampadejoj kaj la situacio de la nova ŝtato adicias aliajn konceptojn propraj de la araba mondo.

Tiel, la Araba Demokratia Sahara Respubliko konsideras sin parto:

  1. de la araba mondo.
  2. de la afrika familio.
  3. de la triamondaj popoloj.

Kaj ĝia politika strategio celas atingi:

  1. sendependecoN rilate aliancojn.
  2. serĉadoN de la unuiĝo de la nordafrikaj popoloj kien unua paŝo por atingi la
  3. araban kaj afrikan unuiĝon.

La Fronto Polisario konas la malfacilaĵojn ekzistantaj en la nordokcidenta parto de Afriko kaŭzitaj por la kunekzisto de nacia progresemoj kaj ne-progresemaj reĝimoj (kiel tiu de Maroko).  La nacia politika programo baziĝas sur la lukto kontraŭ la imperiismo, la koloniismo kaj la eksplotuado.  La demokratikaj okcidentaj ideoj aperas en la konstitucio, tiel:

  1. la suvereneco kaj la aŭtoritateco de la Araba Demokratia Sahara Respubliko apartenas al la popolo.
  2. La aŭtoritato ĉe la sahara ŝtato devenas de la popola volo.
  3. La justico baziĝas en la malsimilaj povoj ekzistantaj.

Malgraŭ la fakto ke la Islamo estas la oficia religio de la ŝtato kaj fonto de la leĝoj, la libereco rilate la esprimadon kaj la religian kreon estas garantiitaj.

Ĉiuj civitanoj estas egalaj antaŭ la leĝo, kun egalaj rajtoj kaj devoj.

  1. Oni garantias la rajton je la politika azilo.
  2. Oni garantias la inocent-supozon.
  3. Oni garantias la rajton je defendo kaj la ne-perfortado de la hejmo.

Rilate sociajn aferojn:

  1. Oni favorigas la sendependiĝon de la virinoj kaj ŝia partopreno en la nova socio.
  2. Oni protektas la handikapitojn kaj la maljunulojn.
  3. Oni garantias la rajton pri socia prizorgado.
  4. La ŝtato garantias la protektadon kaj sekurecon de la civitano.
  5. La instruado kaj la saneco estas deviga kaj senpaga.
  6. Oni garantias la rajton kaj la devon labori.

Kiel oni povas vidi, ĉi tiu ideologio estas unuiĝo inter la islama tradicio kaj la modernaj sociaj kaj demokratiaj teorioj de la progresema araba mondo.  Ĉi tiu ŝanĝado de la antikva nomada, prekolonia kaj kolonia socio supozos gravan baton por la kelkaj mensoj, ĉefe por la maljunuloj.

Alia grava afero rilate la socian transformadon estas la ekonomiaj aferoj, kaj ĉefe la milit-ekonomio.  La maroka invado modifis la ekonomiajn sistemojn, la komercistoj, la propietuloj, la bredistoj, la transportistoj, la ministoj, la ŝtat-oficistoj, la militistoj, ktp ĉion perdis.  Por sia supervivado ili dependis de instancoj kaj organizoj kiel UN, FAO, AKNUR, Ruĝa Kruco, ktp.  La neceso devigis krei ekonomian sistemon bazita sur la nepra viv-tenado kaj tiel la Fronto Polisario organizis kiel eble plej efike la justan distribuado de la resursoj, tre simile al la primitiva komunismo.  Malaperis la salajroj kaj mon-interŝanĝoj.

Estontece la ekonomio de la Sahara Respubliko marŝos cele atingi miksigitan ekonomion.

Tiel la Konstitucio diras:

  1. La nacia propieto apartenas al la popolo.
  2. Oni garantias la privatan propieton, se tio ne signifas ekspltuadon.
  3. La privata propieto nur povas esti konfiskita laŭ la leĝo.
  4. La impost-pago estas civitana devo.

La ekonomio de la Sahara Respubliko, kiam oni reatingos la teritoriojn, estas certigita. Por duonmiliona enloĝantaro la ekonomio baziĝas sur:

  1. eksplotuado de la fosfat-minejoj de Bucraa, unu el la plej gravaj mondaj rezervoj.
  2. Eksplutado de fer-minejoj kaj de radioaktivaj minejoj.
  3. Eblaj petrol-eksplotuado apud la ĉefurbo El Aaiun.
  4. Eksplotuado de la sahara fiŝ-zono, unu el la plej riĉaj en la mondo.