LA SAHARA AFERO ĈE UNUIĜINTAJ NACIOJ
PREAMBULO.-
La Okcident-Sahara afero estas unu el la plej gravaj, se ne la plej, en la nuntempa tag-ordo de la Sekurec-Konsilio ĉe Unuiĝintaj Nacioj. Kaj tio ĉefe ŝuldiĝas al tri faktoj: unue ĉar ĝi rekte rilatas al la rajto je memdecido kaj tiu estas unu el la plej gravaj principoj aperantaj en la ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj. Dualoke, ĉar ĉi tiu ne-solvita konflikto afektas la stabilecon de la tuta nordafrika regiono.
Trie, la sukceso aǔ malsukceso de Unuiĝintaj Nacioj afektos ĝian kredeblecon en la nuntempa internaci-rilata sistemo. Kiu ajn el ĉi tiuj tri aferoj estas sufiĉe grava por ke la Sekureca Konsilio pritraktos serioze la aferon trovi daǔran kaj justan solvon al la Okcident-Sahara afero. La historio montras, ke kiu ajn solvo ignoranta la rajton je memdecido ne povas esti permanenta. Ĉi tiu elementa leciono, forgesita de malpovaj kaj ĉiopovaj reĝimoj, montris ĉiam sian validecon kaj sian universalan valoron. La sendependiĝo de Orienta Timoro estas tutklara ekzemplo de ĉi tiu afero. Same, la lukto por la sendependiĝo de la afrikaj popoloj atingis la konsideron de lukto celanta la efektivigon de la rajto je memdecido, kaj nuntempe tiu estas unu el la ĉefaj mejlo-ŝtonoj de la internacia sistemo reprezentata de Unuiĝintaj Nacioj.
El ĉi tiu perspektivo, la afero pri Okcidenta Saharo ne estas nova problemo aǔ
problemo kun nova naturo. Estas simple afero pri malkoloniigo kies solvo ne
povas esti la rekonsidero de tiu historia malnova leciono. Se Maroko faris
klaran eraron, la internacia komunumo ne povas fari same.
LA PROMESITA REFERENDUMO.-
Unuiĝintaj Nacioj inkludis Okcidentan
Saharon ene de la listo de ne-aǔtonomaj teritorioj en la jaro 1963 kaj la
ĝenerala Asembleo de U.N. adoptis en la jaro 1966 sian unuan rezolucion petanta
al Hispanio, kiel administranta ŝtato, adopti la necesajn rimedojn por organizi
referendumo por efektivigi la memdecidon de la popolo de Okcidenta Saharo.
En la jaro 1967 oni organizis la unuan sendependan movadon en Saharo por atingi
la pacan sendependiĝon de la teritorio. La 17an de junio 1970 oni organizis
pacan manifestadon brutale subpremita de la hispana armeo. Tri jarojn poste, la
10an de majo 1973, aperis la Fronto Polisario kiu komencis lukton por la
liberigo kaj sendependiĝon de Okcidenta Saharo.
Ĝis la jaro 1974 Hispanio ne akceptis
realigi la rezoluciojn de Unuiĝintaj Nacioj, sed en tiu momento Maroko kaj Maǔritanio
diskonigis sian reklamacion pri la suvereneco de la teritorio. La
Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj petis
konsult-opinion al la Internacia Tribunalo de Justico ITJ.
La ITJ diskonigis sian verdikton la 16an de oktobro 1975:
“La dokumentoj kaj informoj prezentitaj ĉe la Tribunalo montras neniun suverenecan ligilon rilate la teritorian suverenecon inter la teritorio de Okcidenta Saharo kaj la Maroka Reĝlando aǔ la Maǔritana Ento. Do, la Tribunalo ne trovis ĉi tiajn ligilojn kiuj povas afekti al la aplikado de la rezolucio 1514 (XV) de la Ĝenereala Asembleo por procedi al la malkoloniigo de Okcidenta Saharo kaj, konkrete, al la principo pri memdecido pere de la libera esprimado de la deziroj de la popoloj de la teritorio”.
LA INVADO.-
Malgraǔ la raporto de la ITJ, Maroko kaj Maǔritanio tuj okupis la teritorion de Okcidenta Saharo kontraǔleĝe. Pere de la maroka trudo kaj kun financaj apogoj oni organizis marŝadon de tricent mil marokanoj, sub la protekto de la maroka armeo, por partopreni en la t.n. “Verda Marŝado” kun la celo invadi kaj okupi Okcidentan Saharon. La Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj tiam adoptis la rezolucion 375 (1975) pere de kiu oni petegis la tujan retreton de la partoprenantoj en tiu marŝado. Sed tio estis ne-efika, post tridek jaroj Maroko daǔre okupas kontraǔleĝe Okcidentan Saharon.
La 14an de novembro 1975, pere de sekreta traktato konata kiel la “Madridad Akordoj”, la hispanaj aǔtoritatuloj establis tripartan provizoran administracion en la “Hispana Saharo” kune kun Maroko kaj Maǔritanio. Por pravigi la invadon kaj la postan dividon de la teritorio, la novaj invadantoj prezentis la Akordojn de Madrido kiel la juran titolon kiu nuligus la rezoluciojn de UN kaj eĉ la rajton je memdecido proklamita sur la ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj.
Tamen, kiel asertis la suksekretario de juraj aferoj de Unuiĝintaj Nacioj:
“La Akordoj de Madrido ne transdonis la suverenecon de la teritorio, nek donis al la subskribantoj la rangon de administranta ŝtato, rangon kiu Hispanio propravole ne povis unuaflanke transdoni. La transfero de la administranta aǔtoritateco sur la teritorio al Maroko kaj Maǔritanio en la jaro 1975 ne tuŝis la internacian deklaron de Okcidenta Saharo kiel Ne-Aǔtonoman Teritorion (Letero al la Prezidanto de la Sekureca Konsilio la 29an de januaro 2002)
La invado de Okcidenta Saharo provokis la amasan forfuĝon de la saharaj civiluloj en la orientan landlimon de la teritorion por eskapi de la marokaj aeraj atakoj. En ĉi tiuj ne-diskriminaj atakoj al la civiluloj oni uzis napalmon kaj fragmentig-bomboj. Pli ol 160.000 saharaj rifuiĝintoj establiĝis en kampadejoj apud la landlimo, proksime al la alĝeria urbo Tinduf, kie ili ankoraǔ loĝas en nestabilaj kondiĉoj dum la lastaj tridek jaroj.
En la jaro 1979 Maǔritanio subskribis
akordon kun la Fronto Polisario, Maǔritanio nuligis kiun ajn teritorian peton al
Okcidenta Saharo kaj oficiale agnoskis la ekziston de la Araba Demokratia
Okcidenta Saharo kiel la legitiman suverenecan aǔtoritaton sur la teritorio de
Okcidenta Saharo.
Tiam la maroka armeo okupis la teritorion forlasita de la maǔritana armeo. La
rezolucioj 3437 (1979) kaj 3518 (1980) kondamnis tiun fakton. Komenciĝis daǔra
milita konflikto kiu provokis la brutalan subpremadon de la sahara popolo kiu
ankorau restis ĉe la okupitaj teritorioj, ĉi tiu konstanta subpremado aperas
detale raportitaj en informoj de la ŝtata departmento de Usono kaj de Ne-Registaraj
Organizoj Internaciaj kiel Internacia Amnestio, Human Rights Watch kaj la
Internacia Federacio de Homaj Rajtoj.
Komence la la 80 jardeko, Maroko, kiu ne
kapablis milite venki, ekkonstruis defendan muregon mezuranta 2.200 kilometrojn
por protekti sian armeon kaj por ekekspluati la riĉajn naturajn resursojn de la
teritorio. Ĉi tiu murego, alte 3-metra, estas defendata de regulaj garnizonoj
kaj antaǔ ili troviĝas tri milionoj da minoj. La nova strategio estas ekonomie
multekosta, sed milite efika kontraǔ la saharaj fortoj.
LA SOLV-AKORDO UN-OAU.-
En la jaro 1985, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj adoptis unuanime la rezolucion 40/50 bazita sur not-kajero prezentita de la prezidanto de Senegalo, siafoje prezidanto de la Organizaĵo de la Afrika Unuiĝo nome de la afrikaj ŝtatoj. La rezolucio 40/50 petas al la Ĝenerala Sekretario de UN ekigi konversaciojn kun Maroko kaj la Fronto Polisario cele atingi la komunan kooperadon por efektivigi tiun rezolucion.
La rezolucio de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, kiu adoptas la rezoluciojn 104 (XX) de la OAU, petis al ambaǔ partioj:
a) ekigi rektajn konversaciojn.
b) Ĉesi la militon.
c) Decidi la organizon de libera kaj justa referendumo por la memdecido de la popolo de Okcidenta Saharo.
La rezolucio de OAU ne realiĝis por la
obstrukco de Maroko; tamen tiu rezolucio estis la fundamenta referenco por kiu
ajn estonta rezolucio de Unuiĝintaj Nacioj por solvi paceme la konflikto.
Tiel, UN kaj OAU ellaboris, en la somero de 1988, agad-planon celanta solvi la
konflikton kiu fine estis akceptata de ambaǔ partioj. La Sekureca Konsilio de
UN adotpis tiun agad-planon en siaj rezolucioj 658 (1990) kaj 690 (1991), laǔ
kiuj oni kreis la MisioN de Unuiĝintaj Nacioj por la Referendumo en Saharo
Okcidenta (MINURSO). Tio provokis:
a) la deplojon de MINURSO sur la teritorio.
b) La deklaron de paf-ĉeso.
c) La ekidentigo de la voĉdonontoj bazita sur la censo realigita de la hispanaj aǔtoritatuloj en la jaro 1974. Oni planis, ke la referendumo povus okazi en februaro de la jaro 1991.
LA AKORDOJ DE HOUSTON
La sekvaj okazintaĵoj montris, ke la akcepto de Maroko de tiu Solv-Akordo reale estis taktika movo por atingi du ĉefajn celojn kun ne-deklarita deziro.
Unuaflanke, Maroko deziris pafĉeson kiel solvon al la altega mon-elspezo kaǔzita de la milito. Aliflanke, en la monato decembro 1991, Maroko imponis al Unuiĝintaj Nacioj gravan modifon de la kondiĉoj de la voĉdonontoj por leĝigi estontan voĉdonan fraǔdon. Tiel, Maroko volis adicii proksimume 250.000 voĉdonantojn. Ĉi tiuj marokaj proponoj provokis la prokrastigon de la promesita referendumo dum kelkaj jaroj.
En septembro 1997, sub la aǔspicoj de la eksa ŝtata sekretario de Usono, James Baker III, persona delegito de la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, la du partioj subskribis la akordojn de Houston, laǔ opinio de la Ĝenerala Sekretario en lia informo al la Sekureca Konsilio S/1997/742 de novembro 1997:
“Pere de ĉi tiu akordoj kaj la bonvolo kaj kooper-spirito manifestitaj dum la konversacioj la ĉefaj aferoj kiuj malebligis la realigon de la plano estas solvitaj. Ĉi tiuj akordoj kreas la kondiĉojn necesajn por la realigo de la agad-plano , kaj tio pruviĝas kun la rekomenco de la indentig-proceso" (paragrafoj 26ª kaj 27ª).
La MINURSO finfine identigis kaj publikigis en februaro de la jaro 2000, la liston de la voĉdonontoj en la referendumo. Ĉi tiu grava progreso, atingita de Unuiĝintaj Nacioj daǔris ses jarojn kaj kostis pli ol 500 milionojn da USD, kaj ĝi solvis la ĉefan problemon kiu haltigis la pac-proceson. Tio necesa nur estis la ekigo de la ceteraj aferoj de la Agad-Plano kaj organizi la referendumon.
OBSTRUKCO KAJ ROMPO DE LA AKORDOJ FARE DE MAROKO
Denove la maroka reĝimo serĉis la
manieron obstrukci la proceson. Maroko prezentis 130.000 apelaciojn favore al
ili kiuj jam estis antaǔe rifuzitaj de la Komisiono por la Identigo de Unuiĝintaj
Nacioj, ili serĉis la manieron rifuzi la liston de voĉdonontoj ellaborita kaj
publikigita de la MINURSO.
Unuiĝintaj Nacioj povis superi tiun obstaklon se la Sekureca Konsilio realigus sian aǔtoritatecon por garantii la marokan kooperadon kun la MINURSO, ĉefe se oni scias, ke la afero pri la apelacioj estas teknika problemo resolvenda pere de la realigo de la protokoloj kaj ordonoj de Unuiĝintaj Nacioj rilate la apelaciojn kiuj jam estis antaǔe akceptitaj de ambaǔ partioj en majo de la jaro 1999.
Bedaǔrinde, la Sekureca Konsilio ne uzis
tiun aǔtoritatecon kaj permesis ke Maroko povus daǔrigi la obstrukcon de la Solv-Akordo
kaj de la referendumo mem, celante anstataǔi ĝin per alia “alternativa”
formulo. Tiel, okaze de la renkontiĝo okazinta en Berlino en septembro de la
jaro 2000, Maroko deklaris, tutklare, ke ili ne estis pretaj kooperi kun Unuiĝintaj
Nacioj por organizi la referendumon. S-ro Baker kaj S-ro Annan, kiel asertas la
paragrafo 48ª de la informo de la Ĝenerala
Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj en februaro 2002, agnoskis, ke “Maroko ne
favoris daǔrigi la Solv-Akordon”. Ĉi tiu agnosko montras, ke Maroko
mensogis al la internacia komunumo dum dek jaroj kiam ili unuamomente akceptis
la agad-planon.
Estas sufiĉe konata, ke Maroko nuntempe deziras “pridiskuti” la aferon nur se
tio garantias la definitivan integriĝon de
Okcidenta Saharo en Marokon.
LA “PROJEKTO DE KADR-AKORDO”
Inter febuaro 2000, dato kiam finiĝis la
identig-proceso de voĉdonontoj kaj la 5ª de majo 2001, tago kiam la “Projekto de
Kadr-Akordo” estis unuafoje prezentata al la Fronto Polisario, la informoj de la
Ĝenerala Sekretario subite montris tre
nigran panoramon rilate la Saharan Aferon kaj substrekis la malfacilaĵojn
por realigi la Solv-Akordon.
Kiel rezulto de la manovroj de Maroko por obstrukci la referendumon,
la persona reprezentanto de la Ĝenerala
Sekretario de UN, James Baker III, esploris aliajn eblajn solvojn al la
konflikto. Tio provokis la apero de la “Projekto de Kadr-Akordo” kiu jam aperis
en la informo de la Ĝenerala Sekretario
S/001/613 de la 20ª de junio 2001.
Sub ĉi tiu ne-klara nomo, la nomita
“Projekto de Kadr-Akordo” reale estas la plano por enirigi la teritorion en
MarokoN pere de supozita referendumo. Ĉi tiu projekto baziĝas ĉefe sur du
elementoj:
a) Transira ŝtupo kvinjara dum kiuj la teritorio restos sub maroka suvereneco.
Dum tiu tempo la marokaj enloĝantoj de la teritorio elektos registaran kaj
leĝofaran organojn.
b) fine de tiu periodo, “referendumo decidos la estontencon de la teritorio, por
voĉdoni en tiu referendumo nur estos necese loĝi en Okcidenta Saharo dum la
pasinta jaro” (paragrafo 5ª de la projekto de Kadr-Akordo). Ĉi tiu artikolo
ebligos ke la marokaj kolonianoj povos anstataǔigi la popolon de Okcidenta
Saharo, kiu evidente estas la sola kiu povas decidi kaj opinii okaze de
referendumo pri memdecido.
Ankaǔ oni decidas, ke du registaroj de la
ŝtatoj membroj permanentaj en la Sekureca Konsilio akcpetos konsideri sin mem,
se necese, “garantiantojn de la efektivigo de la akordo”.
LA NE-KONGRUECO DE LA PROJEKTO KADR-AKORDO
La Projekto Kadr-Akordo -PKA- celas kontentigi la marokajn pretendojn kaj leĝigi
ĝian kontraǔleĝan okupon de Okcidenta Saharo. La veraj kialoj ekzistantaj post
ĉi tiu radikala sanĝo rilate la Solv-Akordon ankoraǔ estas ne-konataj, tamen
estas evidente, ke la pretendo legitimi kaj leĝigi la okupon kolizias kontraǔ la
rezoluciojn de Unuiĝintaj Nacioj pri Okcidenta Saharo kaj kontraǔ la verdikton
de la Internacia Tribunalo de Justico kiu deklaris, ke Maroko ne posedas
legitimajn rajtojn sur Okcidenta Saharo.
Ĉi-sence, priatenta studo de la argumentoj kaj de la kerno de la PKA montros la ne-kongruecon de ĉi tiu projekto.
A) Unuflanke, oni prezentis tri gravajn “argumentojn” por forgesi la Solv-Akordon kiel unua paŝo antaǔ enirigi la PKA-n.
Unue, por pristudi la 130.000 apelaciojn prezentitaj de Maroko estos necesaj pli ol du jaroj.
Tamen en la PKA la referendumo okazos post kvin jaroj. Ŝajnas ne-kongrua ne povi atendi du jarojn por pristudi la apelaciojn sed ja akcepti atendi kvin jarojn por okazigi la referendumon.
Krome, se MINURSO ekpritraktintus la apelaciojn en februaro de la jaro 2000 la afero pri la apelacioj jam estus fininta kaj kompreneble la referendumo jam povus esti organizita.
Due. La ne-ekzisto en la Solv-Akordo de “trud-deviga mekanismo” povus permesi al kiu ajn partio ne akcepti la rezultojn de la referendumo.
Ĉi tiu argumento verŝajne rilatas al
Maroko, ĉar la Fronto Polisario ĉiam deklaris, ke akceptos la rezultojn de
referendumo libera kaj justa organizita de Unuiĝintaj Nacioj laǔ la Solv-Akordo.
Estas malfacile pensi, ke Maroko povos senpune dubi pri la rezultoj de
referendumo libere akceptita. Sed eĉ malgraǔ tio, la Sekureca Konsilio povas
adopti la necesajn rimedojn en la plej taǔga momento, laǔ la
Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj, por certigi, ke
ambaǔ partioj akceptos la rezultojn de referendumo organizita sub ĝia
aǔtoritateco.
Pledi pro la fakto ke la ne-ekzisto de “trud-deviga mekanismo” kiel ne
solvebla problemo por la okazigo de la referendumo, eĉ antaǔ organizi ĝin,
egalas al dubi pri la aǔtoritateco de la Sekureca Konsilio kaj de la ĝenerala
Sekretario kaj tio instigas al Maroko obstrukcii la pac-proceson.
Krome, kiel antaǔe dirite, du grandaj
ŝtatoj, permanentaj membroj de la Sekureca Konsilio estis pretaj “garantii” la
realigon de la PKA. El nia vidpunkto, estus pli facile kaj kompreneble esti
preta “garantii” la rezultojn de la referendumo okazigita de la Sekureca
Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj konforme al la Solv-Akordo kaj al la Akordoj de
Houston, aprobitaj de la du partioj sub la aǔspicoj de la eksa
Ŝtata Sekretario de Usono.
Trie. La referendumo pri memdecido laǔ la Solv-Akordo estas solvo “ĉio aǔ
nenio”. La tria argumento signifas la anstataǔigon de la rajto je memdecido,
mejlo-ŝtono de la doktrino de Unuiĝintaj Nacioj pri la malkoloniigo kaj
aǔtentika sustanco de la Solv-Akordo, per komerca konsidero (venkantoj kaj
perdantoj) por juĝi la respektecon kaj la meritojn de la referendumo pri la
memdecido.
Efektive, ezistas nur venkanto: la popolo de Okcidenta Saharo kies rajto je
memdecido devas esti respektata. Ambaǔ partioj, la Fronto Polisario kaj Maroko
akceptis volonte la Solv-Akordon kaj la referendumon kiu antaǔvidas nur du
opciojn: sendependiĝo de la teritorio aǔ integron en Marokon. Ŝajnas strante
kaj ne-kongrua ke post dek jaroj da penoj cele al antaǔenirigi la referenduman
proceson prezenti ĝin nun kiel “ĉio aǔ nenio”, kio ja estas normala en kiu ajn
libera kaj justa referendumo aǔ balotadoj, por pravigi la forlason de la Solv-Akordo.
La manko da kohereco de ĉi tiu tria argumento ne necesas elmontro, ĉar la
PKA mem permesas al Maroko, kontraǔleĝa okupanto de la teritorio, atingi ĉion se
Okcidenta Saharo integriĝas en la marokan
teritorion post kvinjara periodo pere de supozita referendumo.
Maroko kaj ĉiuj kiuj laboras favore al PKA asertas, ke ĉi tiu plano “permesas la
memdecidon”, ĉar la fina rango de la Okcidenta Saharo decidiĝos pere de “referendumo”.
Tamen, kial ili akceptas la referendumo ene de la PKA sed estas kontraǔaj al
referendumo ene de la Solv-Akordo, kiu estas sola akordo decidita de ambaǔ
partioj kaj apogita de Sekureca Konsilio kaj de la Internacia Komunumo?
Vidinte ĉi ĉion oni povas rifuzi la argumentojn kiuj volas pravigi la
forlason de la Solv-Akordon por adopti formulon kiu nur pretendas enirigi la
teritorion en Marokon. Bedaǔrinde, en ĉi tiu proceso, la rezolucioj de Unuiĝintaj
Nacioj, la atingoj de la MINURSO kiel la paf-ĉeso, la identigo de la voĉdonontoj,
la enskribo de la rifuĝintoj, la proponoj prezentitaj en majo de la jaro 2001 de
la Fronto Polisario por faciligi la rekomencon de la referendumo kaj la valoro
de la Akordoj de Houston estas senvalorigitaj.
Alie, la Fronto Polisario ne povas akcepti la PKA-n kiel alternativon al la
Solv-Akordo ĉar ĝi baziĝas sur evidenta neigo de la rajto je memdecido de la
popolo de Okcidenta Saharo kaj leĝigas la okupon de Okcidenta Saharo fare de
Maroko.
Ĉi-sence, estas necese memori, ke la propono de la PKA, kiel oni mencias sur
la paragrafo 30ª de la informo de la Ĝenerala
Sekretario S/2000/1029 de la 25ª de oktobro 2000, oni petas al la maroka
registaro “kiel administranta ŝtato” oferi kaj apogi la revenon de la politika
povo al la enloĝantoj de la teritorio (inkluzive la kolonianoj) kaj al la
antikvaj enloĝantoj de la teritorio, akorde al la internaciaj normoj.
Oni devas memori, ke la Internacia Tribunalo de Justico (informo de la 16ª
de oktobro 1975) kaj la Leĝa Departmento de Unuiĝintaj Nacioj (informo de la 29ª
de januaro 2002) ne agnoskas la marokan suverenecon sur la teritorio kaj eĉ ne
la rango de administranta ŝtato. Tamen, la
PKA konsideras:
a) ke la Okcidenta Saharo estas maroka teritorio.
b) Ke la enloĝantoj de la teritorio, la sahara popolo kaj la kolonianoj estas marokaj civitanoj.
c) Ke la rajto je memdecido estas anstataǔigita per “kelka reveno de la politika povo” oferita de kiu estas la okupanto.
Kiel rezulto de ĉi ĉio, la rezolucio de la Sekureca Konsilio 1359 de la
monato junio 2001 aprobis nek la PKA-n nek la informon de la
Ĝenerala Sekretario enhavanta ĉi tiun kontraǔdiritan
formulon. Eĉ malgraǔ tio oni pridiskutis la projekton en Wyoming en la monato
aǔgusto 2001. La Fronto Polisario resciigis sian rifuzon al la projekto, kaj
ankaǔ faris tion Alĝerio, dum Maǔritanio klarigis, ke ili apogus nur proponon
aprobita de ambaǔ partioj. Maroko ne ĉeestis la renkontiĝon de Wyoming,
verŝajne ĉar la PKA estis ellaborata kun ĝia kooperado, laǔ oni komprenas de la
intervjuo kun la reĝo Mohamed la 6ª al la franca
ĵurnalo Le Figaro la 4an de
septembro 2001.
Konsiderante ĉi ĉion, la PKA povas esti konsiderata nek kiel akordo nek
kiel kadro por solvi la konflikton de Okcidenta Saharo. La plej grava difekto
de ĉi tiu plano estas la fakto ke ĝi deziras anstataǔigi la solan leĝan bazon
aprobita de ambaǔ partioj (la Solv-Akordo) pere de unuflanka alproksimiĝo kiu
garantias la dezirojn de la okupanta partio. Alie, la PKA permesas decidi pri
la fina rango de Okcidenta Saharo ankaǔ al la maroka enloĝantaro, anstatataǔ al
la popolo de la teritorio, pere de “referendumo” kiu devas okazi post kvinjara
transira ŝtupo.
La defendantoj de la PKA asertas, ke estas eblaj kelkaj “modifoj kaj plibonigoj” dum la transira ŝtupo. Tamen, ĉi tiu estas ne-grava afero ĉar la problemo ne rilatas al kelkaj teknikaj aferoj ekzistantaj dum la transira ŝtupo, sed ĝi baziĝas sur la propraj bazoj de la PKA, ĉar ĝi forgesas, ke la konflikto de Okcidenta Saharo estas problemo rilata al la malkoloniigo de teritorio kiu devas esti definitive solvata sur la bazo de la rajto je la memdecido. La sola popolo kiu leĝe rajtas decidi pri la estonteco de la teritorio estas la sahara popolo, jam identigita de Unuiĝintaj Nacioj. Konklude la Solv-Akordo ankoraǔ ests la plej bona kaj la plej fidinda vojo por atingi justan kaj daǔran solvon al la problemo de la lasta afrika kolonio.
LASTAJ OKAZINTAĴOJ
La 19an de februaro de la jaro 2002, la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj redaktis informon rilata al la situacio de Okcidenta Saharo. Ĉi tiu informo parolis pri la lastaj dek jaroj da negocado kaj finiĝis asertante, ke ekzistas kvar opcioj kiuj povus esti konsideritaj de la Sekureca Konsilio por adopti unu el ili cele al trude imponi ĝian realigadon eĉ sen la aprobo de ambaǔ partioj. La kvar opcioj estas:
1) Realigado de la Solv-Akordo (kun referendumo) kiu estas la sola solvo
aprobita de ambaǔ partioj kaj ankaǔ de la Sekureca Konsilio.
2) Realigado de la PKA (integriĝo de Okcidenta Saharo en la marokan teritorion).
3) Divido de la teritorio.
4) Akcepto de la fiasko de Unuiĝintaj Nacioj kaj retreto de MINURSO el la
teritorio de Okcidenta Saharo.
La ĝenerala sekretario rekomendis pludaǔrigi la mision de Unuiĝintaj Nacioj ĝis la 20ª de aprilo 2002 por ke la sekureca konsilio povos decidi.
Dum la konsultoj de la Sekureca Konsilio la 27an de februaro 2002, la S-ro
Baker asertis antaǔ la membroj de ĉi tiu Konsilio ke sendependa sahara ŝtato
estus ebla kaj sendube tio alportus stabilecon al la nordo de afriko.
La Sekureca Konsilio pludaǔrigis la mision de Unuiĝintaj Nacioj kaj komence de marto 2002 ekkonsultis kun ambaǔ partioj kaj kun spertuloj de la Sekureca Konsilio rilate la kvar proponojn prezentitaj de la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj kaj de la speciala reprezentanto, la S-ro James Baker III.
Maroko rifuzis ĉiujn opciojn escpete la dua, tio estas la PKA. La Fronto Polisario denove diris, ke la Solv-Akordo estas las sola solvo akceptita de ambaǔ partioj kaj aprobita de la Sekureca Konsilio kaj esprimis sian emon daǔrigi kooperante kun la demarŝoj de la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj kaj lia reprezentanto, por trovi justan kaj daǔran solovn al la konflikto kaj do, respekti la legitimajn naciajn rajtojn de la sahara popolo.
La 26an de aprilo 2002, permanenta membro de la Sekureca Konsilio informis pri
projekto bazita ekskluzive sur la dua opcio, tio estas la PKA.
Fine de la monato aprilo 2002, la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj renkontiĝis por adopti definitivan pozicion rilate la informon de la Ĝenerala Sekretario kaj pri la diversaj opcioj prezentitaj por solvi la konflikton. La Sekureca Konsilio preferis ne adopti rapidan decidon kiu povus endanĝerigi trovi justan kaj daǔran solvon al la konflikto kaj pro tio oni decidis pludaǔrigi la ĉeeston de MINURSO ĉe la teritorio ĝis la 31ª de julio 2002. La Fronto Polisario dankis tiun decidon kiu donas novan ŝancon al la paco.
Post tiu dato sinsekvaj rezolucioj de la Sekureca Konsilio pludaǔrigis la ĉeeston de MINURSO sur la sahara teritorio ĝis la 31ª de oktobro 2005, sed ankoraǔ oni defintive adoptis neniun decidon.
KONKLUDO
La malkoloniigo de Okcidenta Saharo troviĝas inter la pritraktendaj aferoj de Unuiĝintaj Nacioj ekde 1963 kaj ĝi ankoraǔ estas ne-solvita afero, tio sendube malhelpas la kredeblecon de Unuiĝintaj Nacioj rilate la malkoloniigan proceson.
Maroko, pro internaj aferoj, invadis en la jaro 1975 Okcidentan Saharon kaj
ankoraǔ utiligas la aferon por deturni sian enloĝantaron de aliaj internaj
problemoj, ĉefe ekonomiaj, sociaj kaj eĉ politikaj. Maroko okupas kontraǔleĝe
la teritorion de antaǔ 30 jaroj, dum tiu tempo Maroko perfortis la homajn
rajtojn en la okupitaj zonoj kaj oferas la naturajn resursojn de la zono al
eksterlandaj entreprenoj.
La perforta aneksiiĝo de teritorio devas esti neniam aprobita. Unuiĝintaj
Nacioj estas organizo pripensita kiel instrumento por atingi la pacon kaj la
justicon kaj ĝi ĉiam estis apud la koloniigitaj popoloj, ne kiel instrumento por
leĝigi la okupon kaj la neigon de unu el la plej sakraj principoj: la rajto je
memdecido.
Ankaǔ estas strange vidi, ke Unuiĝintaj Nacioj transdonis al la enloĝantaro
de Orienta Timoro ŝtaton tute sendependa, sed ĝi ne kapablas oferi tion al la
popolo de Okcidenta Saharo.
La sahara popolo devas realigi, klare, libere kaj demokratie, sian rajton je memdecido. Kiu ajn alia solvo kontraǔa al ĉi tiu fundamenta rajto nur povas alporti ne-stabilecon kaj konfliktojn al la nordo de Afriko kaj tio ne pligrandigos la kredeblecon de Unuiĝintaj Nacioj.