Araba Demokratia Sahara Respubliko

 

Areo de la lando: 284.000 kvadrataj kilometroj.

Standardo:   

Blazono:       

Situiĝo:  Nord-oriento de Afriko.

Limoj: Norde kun Maroko; sude kaj oriente kun Maŭritanio; okcidente kun la Atlantika Oceano kaj la Kanaria Insularo. La landlimoj difiniĝis okaze de la traktatoj inter Hispanio kaj Francio la 27an de junio 1900, la 3an de oktobro 1904 kaj la 27an de novembro 1912.

Ĉefurbo:  El Aaiún  (nuntempe okupita de Maroko); Provizora ĉefurbo: Bir Lehlu. Aliaj gravaj  urboj: Smara, Dajla, Auserd, Tichla kaj Aguenit.

Enloĝantaro: proksimume duon-miliono da saharanoj.

Oficialaj lingvoj: Araba kaj Hispana.  La Hassanija estas la araba dialekto parolata en Saharo.

Religio: Islamo.

Naturaj Resursoj:  La fosfat-minejoj en Bu Craa estas la plej grandaj en la mondo.  Ekzistas ankaŭ petrolo, gaso, plumbo, oro, uranio, titano kaj zinko.  Unu el la plej granaj kaj gravaj fiŝ-zono troviĝas apud la marbordo.

Oficiala Festo-Tago: la 27an de februaro.  La 27an de februaro 1976 oficiale kreiĝis la Araba Demokratia Sahara Respubliko.

Diplomataj Rilatoj: La ŝtato estas membro de la Afrika Organizaĵo. La Sahara Respubliko establis diplomatajn rilatojn kun preskaŭ sepdeko da ŝtatoj.

Registaro: La Respublikon estras Prezidanto.  Ekzistas ankaŭ premiero kaj ministroj pri Defendo, Internaj Aferoj, Eksteraj Aferoj, Informado, Instruado, Komerco, Saneco, Justico, Transporto kaj Infrastrukturo.

Ŝtato: la Sahara Respubliko havas modernan demokratian strukturon.  La popola volo manifestiĝas rekte per la popolaj kongresoj.  La ĝenerala Popola kongreso esta la plej alta instanco de la ŝtato.

Free Web Hosting